
la Occidental-a sen peno - ----Lernolibro far Henrri
De Sabates
Occidental estis kreita ĉ. 1922 de
la estona carmaristar-oficiro kaj matematik-profesoro Edgar von Wahl (1867-1948).
Occidental fontas el Ido [vd. la aperontan
metodon AMMISIL "la Ido sen peno"]
kaj E. von Wahl eĉ ankaŭ apartenis
al la Esperanto-reformantoj.
La plej karakteriza signo de Occidental estas strebo
pri naturaj formoj ekzistantaj ankaŭ en etnolingvoj por plej eble granda naturalismo,
bazita plejparte sur la latina leksiko. Do, Occidental (kiel mem antaŭanoncas
ĝia nomo) nepre supozas konojn de okcident-eŭropaj lingvoj (precipe latinaj) kaj la lingvo ja celis
iĝi internacia komunikilo por kleruloj kaj kulturitaj homoj.
Wahl kaj liaj posteuloj kelkfoje ŝanĝis partojn de
la projekto kaj, ekde 1946, Occidental nom-ŝanĝis al "Interlingue"
pro politikaj kialoj. "Kosmoglott" ("Cosmoglotta" de 1927)
estis la oficiala organo de la "Occidental Union" : en tiu monata
revuo, aperis multaj diskutoj/disputoj kontraŭ la plej proksima (ĉar ja similega) konkurenco "Interlingua" de
Gode [ankaŭ aperonta "la Interlingua sen peno"]...
Nun, ni eklernu la Occidental-an !
UNUA LECIONO
Alfabeto : a, b, c [c, k], d, e, f, g [g, ĵ], h, ch [ĥ, ĉ], i, j [ĵ], k, l, l' [lj], m, n, o, p, q, r, s [z], sh [ŝ], t, u, v, w [u], x, y, z, zz [c]
En Occidental, krome de neregula prononcado, ankaŭ ekzistas neregula akcento, ĉar unu plezuro neniam solas.
La ortografio strebas konservi ekzistantan aspekton (curt, chambre,
distinyer), tiel ke iam eblas du skribmanieroj (aconosser/acconosser, aquisiter/acquisiter).
Kelkaj afiksoj estas interŝanĝeblaj (-ario, -ero, -ist) : secretario/secretero,
dentero/dentist ; eblas do sinonimoj. Plie,
la ortografio estas sufiĉe libera, oni rajtas skribi
konsonantojn simplajn kaj duoblajn (corespondent/correspondent, diferentie/differentie),
krom la kazoj, kiam la duobligo estas fonologia (cane = hundo, canne = kano
; case = kazo, casse = kaso).
DUA LECIONO
Eltraduk-ekzerco : legu kaj traduku la ĉi-suban tekston*
Esperanto esset un tre grand progress, e noi
deve admirar multcos in ti lingue. Un tre bon qualità del lingue es li systema
de finales : omni substantives fini per -o, omni adjectives per -a, adverbies per -e ; in li verbes noi trova -as, -is, -os quam signes del tri primari témpores, -i quam infinitive. Si vu studia Esperanto, vu aprende un cose
real e util quel va servir vos. Esperanto facilisa li studie del lingue national.
E Interlingue (o Occidental) ? Vu posse scrir in Interlingue a persones cultivat
queles ne ha aprendet it, e queles ne mem conosse su nomine : ili va sempre
comprender vos. Li experiment ha esset fat sovent Interlingue es comprensibil
quasi sin studie solmen a omni persones cultivat.
* Se vi estas kaj okcident-eŭropano kaj sufiĉe klera homo, tiam ne eĉ indas lerni Occidental-on por kompreni tiun tekston : vi ja kapablos tuj legi ĉiajn ajn tekstojn en Occidental, eĉ la tutan Tolstojan verkaron (se ĝi ekzistas en Occidental).
** Male, se vi ne estas klera eŭropano, tiam vi povas iri piseti, ĉar tiu lingvo ja eksplicite ne vin celas kaj vi certe ne sukcesos tuj kompreni ĝin...
TRIA LECIONO
Artikolo
: nedifina un por ĉiuj tri genroj en singularo,difina li por
ĉiuj genroj en ambaŭ numeroj, kun prepozicioj kuniĝanta en al,
del.
Substantivoj havas nur naturan genron kun finaĵoj -o, -a: filio -
filia, cavallo - cavalla. Iuj substantivoj finas je -e: fratre, centrale. Abstraktoj
finas je -u: bonu/lu bon. Pluralo havas finaĵon -s: fratres, filias, cavallos.
Adjektivoj ne ŝanĝiĝas en genro kaj numero, finante aŭ je konsonanto
aŭ je -i, -e: regulari, felici, pie, varie.
Pronomoj personaj : yo, tu, il, illa, it, noi, vu, les
posesivaj :mi, tui, su, nor, vor. lor
demonstrativaj : ti, tic, ti sam, tal, to
demandaj kaj relativaj : qui, quo, quel, qual, quant
Verboj : infinitivo finas je -ar, -er, -ir (amar, star, videar,
audir), prezenco estas radiko sen finaĵo -r : ĵo ama, sta, vide, audi. Imperfekto
finas je -t : yo amat, stat, videt, audit. Futuro formiĝas per va + infinitivo : yo va amar. Kondicionalo per
vell + infin.: yo vell amar. Imperativo per ples + infin. : ples amar, ples
vider. Optativo per mey + infinitivo: mey amar! Participo prezenca finas je
-nt : amant, vident, audient ; part. perf. je -t : amat, videt. Perfekto estas ha + part. perf. : yo ha amat. Plusŝuamperfekto
estas va + har + part. perf. : yo vell har amat.
Adverboj formiĝas el adjektivoj per sufikso -men : prudentmen,
simplicmen ; el substantivoj per sufikso -li : partli, preferli, finli. Anstataŭ
adverbo uzeblas adjektivo : illa canta bel, bon. Adverbojn oni uzas ankaŭ kun
prepozicioj : in general, in fine, in nocte, ye occasion.
Prepozicioj kaj konjunkcioj estas latindevenaj : ad, con, de, ex, in, sine, nam,
tamen, ergo, quasi, etsi ...
Altraduk-ekzerco : traduku tiun sciencan teksteton al Occidental*
Mi havas kronikan aerofagion kun
multaj intest-gasaj problemetoj. Mi senĉese furzadas, kaj tio bedaŭrinde plej ofte okazas dum mia labor-tempo kaj ĵus antaŭ la amoro. Dum la dormo, mia dika intesto kunstreĉiĝadas, kaj ekde la mateno, la odoro terure fetoras. Sed la plej grava
problemo estas, ke ĉiufoje kiam mi legas Tolstojan romanon en Occidental, mi tuj havas
nevozan lakson, ĉar la legado de tekstoj en Occidental (kaj la feliĉo pro ĝia rapida komprenebleco) ĉiam dilategas al mi la anuson.
* Se vi daŭre estas klerega okcident-eŭropano, do elmerdiĝu vi mem por traduki tiun tekston al Occidental. Nu, estas iom pli malfacile ol la legado, ĉu ne ? Do, bonan ŝancon al vi !
** Por la aliaj, se eĉ la unuaj
ne sukcesas fari tiun ekzercon, do imagu pri vi ! Fakte, mi ja vidis simpatian
trinkejon apude, eble ni povus iri tien kune, anstataŭ fari tiun
stultan ekzercon.
KVARA LECIONO
Hej ! Vi daŭre estas
ĉi-tie ? Ĉu
vi vere sukcesis trapasi la antaŭan lecionon
?
Se jes, mi tiam konsilos al vi nun lerni la Interlingua-n, ĉar ĝi estas preskaŭ la sama
kiel Interlingue...
La "Pater Noster" en Occidental
Kaj se vi vere volas, vi povos trovi pliajn informojn pri Occidental / Interlingue
ĉe www.interlingue.org...
![]()