
la Bolak-a sen peno - ----Lernolibro far Henrri
De Sabates
Bolak estis kreita dum 1899 de la franca komercisto
Léon Bollack (prononcata [Leon Bolak], naskiĝinta en 1859 kaj iam eble mortinta).
Sed ne kredu, ke la aŭtoro donis sian propran nomon al la lingvo : tute ne,
li ne estis tiom egocentra kaj magalomaniema ! En la lingvo mem, "Bolak"
signifis nur "farita per genio", el "bol" = genio kaj "-ak"
= farita per.
Plie, la lingvo Bolak ankaŭ nomiĝis "Langue
Bleue", t.e. Blua Lingvo (aŭ Lango ? dependas, ĉar la franca povas signifi ambaŭ), pro
la ĉiel-koloro "sur kies bluo ne devas esti landlimoj" ĉar laŭ
Bollack la ĉielo simbolas la fratecon kaj la homar-unuecon (feliĉe, ke ne
fulmotondris la tagon, kiam Bollack kreis sian lingvon, ĉar tiam ĝi nomiĝintus
la "Griza Lingvo" !).
Per ĝia koncizeco, precizeco, klareco kaj ridigeco
anoncitaj de la aŭtoro, la lingvo celis ĉefe komercajn rilatojn por eŭropaj
popoloj.
Krome, 2 etaj anekdotoj aldonindas pri la tre modesta aŭtoro de tiu lingvo
Bolak : unue, kelkajn jarojn post la kreado de lia lingvo, Bollack laŭdire
transiris al la lingvo Ido (ĉu allogis lin la ĉielblu-kolora flago de Ido
? [pri tio, vd. la iam aperontan metodon
AMMISIL "la Ido sen peno"]).
Due, en 1903, Bollack publikigis en Parizo broŝuron
"La langue française en l'an 2003" (t.e. La franca lingvo en jaro 2003),
en kiu li aŭguris strangajn transformojn de la franca por 2003, i.a. malapero
de la prefiksoj ("lumination", "scription", "cursion")
kaj de la finaĵoj ("un cannibe", "une spire", ktp.). Kaj
do, mi mem (la verkisto de tiu-ĉi lernolibro) estas franco kaj ni ja estas
en jaro 2003 nun, sed mi ĝis nun neniam uzis nek aŭdis tiujn prognozitajn
transformitajn vortojn : eble mi ekuzu ilin, sed mi supozas, ke mi estos komprenata
de neniu... krom de Bollack kompreneble (se li daŭre vivas).
UNUA LECIONO
En la Blua Lingvo, estas nur kvar bazaj reguloj (ĉu eblas ankoraŭ pli simple ol Esperanto kaj ĝiaj 16 reguloj ?), kiuj resumiĝas en la "Leĝo de la ok 1" :
DUA LECIONO
La Bolaka alfabeto enhavas 19 literojn :
Ne estas diftongoj nek ortografiaj signoj (akcentoj, apostrofoj, streketoj, ktp).
La nombroj estas : 0 nol, 1 ven, 2 dov, 3 ter, 4 far, 5 kel, 6 gab, 7 yep, 8 lok, 9 nif, 10 dis, 11 diven, 12 didov, 20 dovis, 30 teris, 1000 mel, mlon (miliono), mlar (miliardo)
TRIA LECIONO
La klasifikado de la partoj de la parolo baziĝas
sur lingvo-teorio resumebla tiel : estas 2 kategorioj de ideoj, unuflanke la
malprecizaj ideoj (subjektivaj kaj rilataj ideoj) kaj aliflanke la precizaj
ideoj (objektivaj, kompletaj kaj memsignifaj). La unuajn oni reprezentas per
la "Motuloj" (mallongaj vortoj), dum la duajn per la "Gramotoj"
(longajn vortoj, konsekvence).
Ekzemple, la interjekcioj estas "Motuloj" konsistantaj el nur unu
vokalo, aŭ el ripeto de unu vokalo : "a" indikas mankon kaj malkuraĝigon,
"e" ekzalton kaj aprobon, "i" paroksismon, t.e. ĝojon aŭ
emon aŭ dubon, "u" egalecon kaj konsenton ; dum "aa" signifas
rezignon, "ee" riproĉon, ktp.
Kaj se vi nenion komprenis je "Motuloj" kaj "Gramotoj", ĉesu do kriaĉadi "a !" kaj iru preni asprinon, kalkulante la Smurfojn en la Blua Lingvo por iom ripozi...
La "Pater Noster" en Bolak
Se vi volas, vi povos trovi (ne vere pliajn) informojn pri Bolak / Langue Bleue
ĉe http://adam.cheshire.net/~jjbowks/auxiling/_bolak.html
![]()