la Lojban-a sen peno   -   ----
Lernolibro far François Hoetzli
kaj ilustrita de Henrri De Sabates

.i ko tadni la lojban.
.i ju'o do ba nelci leli'i go'i
Studu lojbanon, tiu certe plaĉos al vi!

Enkonduko en la lojbanan,
far D-ro Frz, Profesoro pri logikaj lingvoj
Fakultato de artefaritaj lingvoj
Zam-universitato

Ĉio komencis per la hipotezo de Sapir-Whorf: La lingvo kiun ni parolas ege influas nian percepton de la realeco. Bela hipotezo, sed kiu havas tute stultan sekvon, la politikan korektecon, kiu strebas ŝanĝi nian lingvon por influi nian percepton la socio... Alia sekvo de tiu hipotezo estas la loglana lingvo. James Cooke Brown kreis tiun lingvon en 1955, komplete disigitan de ĉiu natura lingvo, kaj kies bazo ne estas specifa kulturo sed pura matematika logiko, tiel ke la homoj kiu uzus ĝin estu mense pli liberaj kaj povu pensi pli bone kaj pli ĝuste, senbare de la antaŭjuĝoj aŭ de la pensinklinoj de la propra kulturo. Reguleco, ne-ambigueco, strikte definita gramatiko estas la principoj de tiu lingvo.

Pro disputo kun la Majstro, grupo de loglanistoj (La grupo pri logika lingvo) kreis en 1987 la lingvon Lojban, kies principoj estas similaj sed aldonas novajn celojn al la lingvo: Preter la intenco pruvi la Sapir-Whorfan hipotezon, oni ĉi-foje strebas lingvon kompreneblan kaj de la maŝino kaj de la homo. La lojbana/loglana fakte vere similas al komputilaj lingvoj kiel Prolog, ĝi devas servi kiel pontolingvo inter la homa intelligento kaj la artefarita intelligento. Jam Loglan estis menciita pro tiu ebla uzo en sciencfikcia romano de R. Heinlein.

 

UNUA LEKCIO PUNKTADO KAJ LITEROJ

Laŭ strikta gramatika vidpunkto, la lojbana estas lingvo sen punktado, sen majuskloj. Sed la kutimo firmiĝis, uzi majusklojn por specifaj uzoj (ekzemple por emfazi la akcentitajn silabojn en fremdaj vrotoj) kaj uzi punktosignojn: Komenci frazojn per .i estas tute tradicia, kaj xu?, la ekvivalento de nia ĉu, estas ofte ornumita per demandsigno.

Pro la nepunktado, la punkto kaj la komo povas aperi ene de fremdaj nomoj, kiel kvazaŭ ordinaraj literoj.  Ekzistas reguloj kaj konsiloj, kiel literumi pruntaĵojn, ni ne detalos ilin ĉi-tie. Ni simple donu ekzemplon de tri nomoj bezonataj por la sekvaj lekcioj:

Maria: mari,as.
Julia: .iulias.
Klaŭdia: klaudias.

 

DUA LEKCIO VORTOJ 

Indas rimarki ke la lojbana skismo devis batali antaŭ tribunalo kontraŭ la aŭtoro de la loglana, ĵaluza pri siaj rajtoj. Ĝuste pro tiu ĵaluzo, la mondo bezonis Lojban, foje nomita « liberan realigadon de la loglan ». La gramatiko de la du lingvoj ege similas, sed la vortaro de la lojbana estas komplete novkreita, kaj faras de Lojban tute apartan lingvon, tiel ke se iu parolus la loglanan li ne komprenus la lojbanan sen serioza lernado.

 

Per komputilo kaj statistikaj metodoj oni kalkulis kvinliterajn « averaĝajn vortojn » el la pli parolataj lingvoj de nia planedo: La ĥina, la urdua, la angla, la hispana, la araba kaj la rusa. Unu gismu, (baza vorte) nepre havas kvin literojn kaj sekvas la ŝablonon: KVKKV aŭ  KKVKV (K: Konsonanto, V: Vokalo kompreneble).

Couturat opiniis ke Esperanto estas tro barbara lingvo, kie oni ne sufiĉe rekonas latinajn vortojn... Feliĉe por li, Lojban aperis post lia morto kaj li neniam devis trafoliumi ties vortaron! Ĝi  enhavas 1300 bazajn vortojn, plejparte nerekoneblaj por parolantoj de eŭropaj lingvoj, nek fakte por neniu.

Preter la bazaj vortoj ekzistas la ebleco fari kunmetadojn (lujvo) ekz: kurmikce (flegisto) el kurji (flegi) kaj mikce (doktoro).

 

TRIA LEKCIO VORTOJ EL LA GRAMATIKO

Brivla, cmene, cmavo... estas la tri vorttipoj de la lingvo (partoj de la diskurso, kiel pedantaj grekemuloj diras), bridi estas frazo, ktp: La lojbanistoj ne rezistis la plezuron lojbanigi sian gramatikon, tiel ke en lojbankursoj, ĉiu gramatika koncepto havas lojbanan nomon. Tio, ĉar estas pli bone kompreni tiujn konceptojn sendepende de la ekvivalentoj en naturaj lingvoj, kiu havas konotaciojn. Tio ne vere plifaciligas la lernoproceson, sed aldonas kelkajn belajn vortojn al la gismu-aro.

Post tiom da teorio, necesas iom da uzebla kono. Jen kelkaj gravaj vortoj:

mi: Kiel en nia lingvo, mi!
do: Preskaŭ kiel en la germana du, do, vi.
ti : Ŝi, li, ĝi aŭ pli precize tiu-ĉi. Ankaŭ tiu vorto elvokas la esperantan ekvivalenton.

Ni ĵus lernis mi kaj do, du gravaj vortoj ege bezonataj por konkeri lojbanan koron. Se oni aldone scias ke en lojbanistano, nur pram-estroj rajtas ami, estas nun facile memorigi kiel oni diras mi amas vin: mi prami do.

Ne miru ke ili ne diras mi pramas do, konjugacio ne ekzistas en la lojbana. Fakte oni neniam estas devigita precizi kiam okazas kion oni diras. Ni legis komenton de lojbanisto kiu diris: Post longa uzado, aperas sencon pri sentempeco en la menso de lojbanparolantoj.

 

KVARA LEKCIO BAZAJ FRAZOJ

Subkategorio inter la bazaj vortoj, estas la selbri (Prolog-istoj kaj gramatikistoj diras predikato, programistoj diras funkcio). Ni diros simple « verbo ». Ekzemple: dunda , kun la signifo doni.

la mari,as. dunda la .iulias. la klaudias.

Signifas ke Maria donas Julia-on al Klaŭdia (kun artikolo la antaŭ la nomoj). Se ni volas ke Maria donu Klaŭdia-on al Julia, ni simple ŝanĝu la vicon de la komplementoj (argumentoj por la programistoj, sumti por la lojbanistoj):

la mari,as. dunda la klaudias. la .iulias.

Ĉiu  selbri (verbo) havas difinitan vicon de komplementoj. Por koni la vicon, oni simple parkerigas la vortaron (ekzistas pli malpli standarda vico tamen!). Ekzemple, la vorto fanva signifas traduki. Ĝi  havas kvin argumentojn, (kvar sen la subjekto):

fanva:  k1 tradukas k2 en la lingvo k3 el la lingvo k4 kun rezulto k5.

 

FINA LEKCIO POEZIO

Kompreneble, oni ne nepre ĉiam precizas ĉiujn komplementojn de la verboj, kaj ekzistas gramatikaj vortoj por indiki ke oni ŝanĝas la vicon de la komplementoj, por varii la efektojn. Tiel ankaŭ poezio eblas en la Lojbana, ĝi ne estas tiu lingvo de robotoj kiun kelkaj kelkaj volas vidi en ĝi.

Kaj nun venas tempon por vi lerni la finan vorton de tiu-ĉi kurso, fa'o, kiu gramatike indikas la finon de la diskurso. Ĝi  ekzistas nur pro formalaj kialoj, kaj estas kutime preterlasitaj, krom de robotoj kaj de pedantoj.

 

Fa'o

----

le xisyctu jdaselsku be la jegvon. (ni'o) traduko de la patro nia

doi cevrirni .iu noi zvati le do cevzda do'u
fu'e .aicai .e'ecai lo do cmene ru'i censa
.i le do nobli turni be la ter. ku se cfari
.i loi do se djica ba snada mulno vi'e le cevzda .e .a'o la ter.
.i fu'e .e'o ko dunda ca le cabdei le ri nanba mi'a
.i ko fraxu mi loi ri zu'o palci
.ijo mi fraxu roda poi pacyzu'e xrani mi
.i ko lidne mi fa'anai loi pacyxlu
.i ko sepri'a mi loi palci

 

 

La "Pater Noster" en Lojban
 


Se vi volas, vi povos trovi informojn pri Lojban ĉe
www.lojban.com
Vola Püg', la reta gaseto