ENHAVO - n°4
Elshuti la tutan numeron je ZIP-formato(13,0 Mb) 

Front-artikolo

La redaktej'
R@f & Hodos

La Plena Ilustrita Volapüg n-ro 1

Voĉoj el la Pugo

Ĉubaka
Russ

Bob la skeleta sketulo
R@f

VerdVarmĈiliPiproj

Vivo de l'marsanoj
Liko / Hodos

La kurso de Onjo Nanagr'

Himno
R@f & Hodos

Gimnastiko
Dupa / Papago

Eo-kurseto por la german-lingvanoj

Kiel desegni Zamenhofon
R@f

La Freneza Kokejo
Hodos

Revo kaj Realo
Arnaŭ

Kio estas Esperanto?
Lalja

Mi havas

La TTT-eyo... heyme
Alessandro

Renkonto kun : Fernando Gonsales

Malabundas protidoj en pomo...
Serge Sire 

La (ne ĉiam) gaja vivo de Sam Seksemulo
BoJo

Ĉielestro
Vuillemin

Reklam-angulo

Malliberejo
Hodos & Ŝingoki

Malfeliĉego en la kuirejo
Ivan Elizalde

Metodo AMMISIL:
la Lojban-a sen peno

Anekdoto
Liko

Pensoj de la (ne tute) Freneza Bovino
JoBo

Püg'Butiko

La plej malbona bildstrio en Esperantio
Rubulo

Niktereŭtoj
Lode

Ajnejo

la Fina Vorto
Arnaŭ

 

Vola Püg', la reta gaseto
marto 2005

Front-artikolo (de Hodos)

Konsentite, mi plu verku front-artikolon. Jes, de la pasinta numero de Vola Püg' (antaŭ longe, treeeee longe, dum iu pratempo... sed ne timu, la gazeto ne mortis), mi ricevis plurajn reagojn pri mia antaŭa frontartikolo kaj multaj el vi konfesis, ke vi legis ĝin. Do, dankon pro viaj reagoj kaj mi dediĉas tiun-ĉi front-artikolon al vi, karaj reagintoj. Vi konvinkis min daŭrigi frontartikol-verkadon.
Ankaŭ pri la pasinta numero, mi menciu, ke la kovrilo far Serge Sire de la 3-a numero iom skandaletis pro la sura nud-virino. Oni akuzis nin pri seksismo. Do, ĉi-foje nia desegnistino Liko egaligos la aferon per kovrilo kun ankaŭ viroj nudaj. Tiel ni finfine regalos la okulojn de kaj inoj kaj malinoj!
Sed ekestas iu problemeto: se ankaŭ Vola Püg' iĝas skandalema gazeto, ni iel "ŝtelos" unu plian moton de nia partnero La KancerKliniko. Kompatinda LKK, ni jam prunteŝtelis parton de ties desegnistoj, do se ankaŭ la skandaleman flankon ni invadas, kien la mond'? En ĉi-numero, pri skandalemeco, krom la kovrilo, ni ankaŭ informos vin pri la misfamaj VerdVarmĈiliPiproj, skandalema muzik-bando, kiun nia gazeto vigle subtenas (ni ŝatas subteni novajn artistojn promesplenajn).
Cetere, mi ĝojas anonci al vi, ke aperis la nova PIV! Kion, vi vin demandas, ĉu jam nova eldono de la Plena Ilustrita Vortaro? Neee, mi parolas pri la
Plena Ilustrita Volapüg, la papera versio de Vola Püg' (ĉefredaktita de la Platano kaj Tif). Jes, nun Vola Püg' ekzistas ankaŭ papere (fek! unu plian komunan punkton kun LKK... Ĵak, mi petas, ne koleru kontraŭ ni). Vi sopiris longe por ĉi-kvara numero, sed estis ĉar ni pretigis la paperan version kaj ni volis aperigi ambaŭ versiojn pli-malpli samtempe. Sed fakte, la papera versio aperis eĉ pli frue ol la reta, ĉar la ĉefredaktisto de la reta (mi mem, jes) pli pigris...
Sed ĉiukaze, ne plendu se la kvara numero de Vola Püg' alvenas tiom malfrue ĉar ni ja jam anoncis, ke la gazeto estas "ĉiu-iama": do ĝi aperas, kiam ni povas/volas. Se vi volas esti avertita pri la apero de ĉiu nova numero, ne forgesu
aboni vin al la dissendolisto de la gazeto: ni sendas mesaĝon nur je la apero de ĉiu nova numero (ne timu, ne temas pri unu plia esperanto-diskutlisto, kie la listanoj debatadas senfine pri la komo forgesita en iu pasinta mesaĝo).
Tamen, dum tiu longa tempo da senVolaPügeco, la hejmpaĝo transpasis la 10 000 vizitintojn, kaj ni ankaŭ ricevis plurajn komentojn kaj reagojn pri nia gazeto. Interalie, ni fojfoje aŭdis kelkajn homojn diri: "Oh! Vola Püg' ne estas mia stilo de humuro, ne estas mia kulturo, ktp.". Sed eble mi devus reklarigi plian fojon la ĉefan celon de nia gazeto: Vola Püg' estas unue libera platformo por ĉiaj esperantistaj humuristoj kaj/aŭ desegnistoj. Ni tute ne intencas trudi iun specon de humuro, ĉiuj rajtas partopreni (ni enretigas tion, kion oni sendas al ni). Do, se vi opinias, ke via stilo de humuro ne estas sufiĉe reprezentata, anstataŭ paŭt-fuĝi nian gazeton, ne hezitu mem kontribui al ĝi por aldoni vian humuron aŭ insitigu viajn samhumurstilanojn partopreni! Se vi desegnas aŭ volas diskonigi viajn humuraĵojn, la pordo estas malfermata al vi: gehumuristoj el ĉiuj landoj, ni kuniĝu!
Nu, pri la enhavo de tiu kvara numero, kion diri? Sufiĉe plena numero. Multaj novaj kontribuantoj (eĉ unu 10-jarulo: ni bonvenigu Ivanon!) kaj ankaŭ novaj rubrikoj: filmemuloj ĝuu la Voĉojn el la Pugo; Onjo Nanagr' instruos l'Esperanton; krom la Freneza Kokejo ekestos nun ankaŭ la Freneza Bovino; kaj vi ĉion scios pri la vivo de l'marsanoj. Pri la cetero, mi lasas vin mem malkovri...
Pfiuu, kiom longa front-artikolo, ĉu ne? Ĉi-foje, mi certas, ke kelkaj ne kuraĝis legi ĝis la fino. Tamen, laŭ ĉies petoj, mi plu verkos frontartikolojn. Ah, mi jam vidas kelkajn bedaŭri, ke ili insitigis min plu frontartikolumi. Baldaŭ ili venos plorvoĉe petegi al mi surgenue: "Oh, Henrri, ĉesigu viajn frontartikolojn, mi petas! Ili estas neelteneble longegaj! Pensu pri niaj kompatindaj okuletoj!". Bone, bone, mi provos fari pli koncize venont-foje... sed mi ne promesas.