Arnaŭ estas mensogemulo!

Ĉiuj fidelaj legantoj de La KancerKliniko (inter kiuj mi estas, kaj kion mi vigle konsilas ankaŭ al vi iĝi se ne jam farite) jam bone konas Arnaŭ-on. Ankaŭ la legantoj de la reta Vola Püg' probable iam trafis ie aŭ tie iun desegnaĵon de li. Jes, Arnaŭ estas esperantlingva kataluna komiksisto, eble unu el la plej famaj nuntempaj E-komiksistoj.

Antaŭ oko da jaroj, li regalis nin per 2 albumoj (unu ruĝa kaj unu blua), kie ni malkovris iun komiksiston tre eman al sekso kaj ankaŭ al teksto, kvankam fervora varbanto de la "alternativa lingvo" (t.e. la lingvo de la korpo sen parolo). Du jarojn poste, li eldonis la albumeton "La D-ro Senesperanto serĉas la bonan etoson", kies stilo iomete ŝanĝis: temis ĉi-foje pri tuta aventuro (kaj ne nur kelkpaĝaj bildstrioj), malpli seks-hava ol kutime, sed tamen daŭre tiom tekstega. Kaj nun, post longa paŭzo (dum kiu Arnaŭ tamen ne pigris, desegnumante ie kaj tie, kaj laborante ĉie tra la mond'), jen finfine aperas 2 novaj albumoj en lia kolekto "La sekso de la anĝeloj"!

Malpli da teksto kaj pli da sekso

La 3-a albumo de la kolekto, flav-kolora, anonciĝas per tre alloga titolo: "Malpli da teksto kaj pli da sekso". Sed fakte, ni malkovras en la albumo, ke ĝi ja tiom seksas, kiel kutime (aŭ pli, kompare al la albumeto "La D-ro Senesperanto serĉas la B.E.-on")... sed bedaŭrinde ankaŭ tiom tekstas, kiel kutime. Nu, ne gravas, ni ŝatas lin tiel kaj ni alkutimiĝis je lia tekstemo.

La vivo simplas

Kaj la 4-a albumo, la nigra, titolitas "La vivo simplas", sed kiam oni tralegas ĝin, oni konstatas, ke la vivo ne tiom simplas por la D-ro Senesperanto (la ĉefheroo de la Arnaŭaj albumoj, iel sozio de la aŭtoro), kiu pli kaj pli maltrankviliĝas pri maljuniĝo kaj foje melankoliecas. Kaj krom la jam konita emo al seksumado, nun la Doktoro ŝajne ekinteresiĝas ankaŭ pli kaj pli pri drogoj: ĉu por forgesi la melankolion? 

En tiuj ambaŭ albumoj, mi rekonis kelkajn jam aperintaĵojn el LKK, sed multajn mi tute ne konis: ĉu temis pri tutnovaj bildstrioj, aŭ ĉu ili aperis en la kataluna revuo Kata-Luno? Ĉiukaze, se vi ŝatas vojaĝojn, Arnaŭ vojaĝigos vin per siaj bildstrioj, ĉar li ĉion rakontas al ni pri siaj (mis)aventuroj tra ĉiuj kontinentoj!

Konklude, en tiuj novaj albumoj, ni retrovas la karakterizajn ecojn de Arnaŭ, t.e. sekso kaj teskto. Sed pri kelkaj aspektoj, la aŭtoro maturiĝis kaj evoluis, sed daŭre tiom ridigas nin. Por siaj novaj albumoj, Arnaŭ per siaj allogaj titoloj mensogis por pli bone reklami, sed li tiom plezurige mensogas. Arnaŭ mensogu plu... 

Hodos


Vola Püg', la reta gaseto