Fernando GonsalezJen bildstrioj de la brazilano Fernando Gonsales. Lia ĉefa rolulo estas la rateto Níquel Náusea, Esperante Nikelo Naŭzo, nomo, kiu estas ŝerco pri alia fama rateto, Mickey Mouse. Krom Nikelo estas aliaj bestaj roluloj, kiel la ratego Ruter, la blato Fliti kaj aliaj. Homoj ankaŭ estas en liaj bildstrioj, tamen ĉiam rilatante kun la besta mondo. 
Fernando diplomiĝis pri biologio kaj bestkuracado kaj laboris provante savi bestojn ĉe konstruata hidroelektra uzino. Li tute turniĝis al laboro pri bildstrio, kiam je 1986 li venkis konkurson pri bildstrio de la ĵurnalo Folha de São Paulo, unu el la plej gravaj brazilaj ĵurnaloj, kie ĝis nun liaj bildstrioj legeblas. Hodiaŭ liaj bildstrioj legeblas en  ĉirkaŭ dek aliaj grandaj ĵurnaloj de Brazilo kaj ankaŭ en unu de Portugalio.
Liaj bildstrioj jam ricevis plurajn premiojn kaj pri desegno kaj pri historio. Jam eldoniĝis pluraj libroj nur kun liaj bildstrioj. Jam estas Esperanta ret-paĝo pri Nikelo:
http://www.lujz.org/niquel/ kie vi povos legi aliajn bildstriojn.

 

novaj1_amumo_eo.JPG

novaj2_kompato_eo.JPG

novaj3_katoj_eo.JPG

vampiro1_lakto_eo.JPG

vampiro2_sango_eo.JPG

vampiro3_sangado_eo.JPG

bieno1_kokino_eo.JPG

bieno2_stiro_eo.JPG

bieno3_avofrosto_eo.JPG

 

En la Portugala estas ret-paĝoj:

Oficiala Ret-paĝo de Níquel Náusea: http://www.terra.com.br/niquel/
Cyber Comix:
http://www.terra.com.br/cybercomix/4/entrevistas/mes8/gonsales.htm
Eldonejo Devir:
http://www.devir.com.br/hqs/gonsales.php 

Prezento kaj traduko far Luiz Portella (lfpor ĉe lujz.org)
Vola Püg', la reta gaseto