Kaj papero estis...

...Plena Ilustrita Volapüg!!!

Plena Ilustrita Volapüg' (n-ro 1)

(nur 2 € kaj sendokostoj*)

 

Mendu ĉe la mendo-paĝo kaj pagu al:

JEFO "Esperanto-Jeunes"
4bis rue de la Cerisaie
FR-75004 Paris (FRANCIO)

UEA-konto: jefo-v 

 

Kion enhavas tiu unua papera Volapüg?  

<Ekskluzive> Intervjuo de la VVĈP-oj pri la skandalo en Bierlando  

<Zamenhofe>
- Zamhenof: lia vivo, verko, pugo (R@f)
- Zamhenhoro (Hodos)
- Zorhof (Serge Sire)

- Kovrilo kun Zam nuda!!! (R@f)  

<Intelekte> Metodo Ammisil: La lojban sen peno (D-ro Frz) 

<Bildstrie>
-
Komiksaj kronikoj kaj recenzoj
- La majstro de la ringoj (Vavaa)
- Kruda vetero (Everland)
 

<Puge!> 5 ekskluzivaj paĝoj de Arnaŭ!!!  

<Kunikle!!> La aventuroj de la mabela kuniklo! (traduko)  

<Movade>
- Kapitalisma Venko (la Platano)
- La danĝera lingvo (Bendi)
- Kabe kurso (SViS.03-anoj) 

<Personece>
- Rikiki ĉe la policanoj (R@f)
- Vavaa Vivo (Vavaa)
- Anonceto (Manu)

<Kaj multaj aliaj aferoj...>
 

>>Internacie<<

Partoprenis Belgio - Francio - Germanio - Katalunio - Koreo - Meksikio - Portugalio - Rusio - Usono... Kaj estas nur la unua numero!
Kion pli demandi? Nenion, vi tuj volas tiujn 40 paĝojn da pura plezuro!!!

Arnau

VVCP-koncerto

La redaktej'

La platano

Vavaa

Everland



Ili provis kaj ŝategis!!!  

Petro Igas "mi malkovris LA feliĉon dank'al papera Volapüg."   Petro Igas

Petro estis tute trista homo antaŭ la sekvanta rakonto. Petro vekiĝas kun stranga senton, li sonĝis pri blanka ĉevalo, kiu donis al li tiun konsilon: "serĉu la Volapügon, kaj vi ridegos ĝis via morto...".  

Li tuj iris al vendejo por aĉeti Volapügon. "Je tiu momento, mi ne ankoraŭ lernis la lingvon Esperanto, do mi tute ne komprenis la ŝercojn, tamen jam ridegis kaj pisis en mian pantalonon!"      

 

 

 

Riri Tismo "la senco de la vivo estas en la PIV." Riri Tismo  

"Mi malfermis ĝin, kaj ekploris pro mia malkovro de la animo en ĝi. Nun mi posedas 50 ekzemplerojn, sed mi bezonas pli!!".    

Jes ja, dank'al la papera Volapüg, Riri multe revigliĝis kaj ekvidis celon en sia vivo.

 

 

 

Faru kiel ili, ne hezitu plue!!!

Plena Ilustrita Volapüg' 

Mendu tuj la novan PIV-on ĉi-tie!

 

*Sendokostoj :  

 nombro

FR

Zono A

Zono B

Zono C

1

 1,45 €

2,60 €/ 3.5 $US

2,70 €/ 3.6 $US

3,10 €/ 4.1 $US

2

 1,45 €

3,00 €/ 4.0 $US

3,30 €/ 4.4 $US

3,80 €/ 5.1 $US

3

 2,76 €

3,90 €/ 5.2 $US

4,10 €/ 5.5 $US

4,50 €/ 6.0 $US

10

 4,83 €

 6,50 €/ 8.7 $US

 7,75 €/ 10.4 $US

 10,00 €/ 13.4 $US

...

pli

skribu  al ni : piv @ volapug.net

FR: Francio
Zono A: Eŭropa komunumo kaj Svislando : Aŭstrio, Belgio, Britio, Ĉeĥio, Danio, Estonio, Finlando, Germanio, Grekio, Hispanio, Hungario, Irlando, Italio, Kiprio, Latvio, Litovio, Luksemburgo, Malto, Nederlando, Slovakio, Slovenio, Svedio, Svislando
Zono B: Afriko ; aliaj eŭropaj landoj
Zono C: Azio ; Ameriko

Se vi havas malfacilaĵojn aŭ demandojn por mendi, skribu al: piv @ volapug.net


Vola Püg', la reta gaseto