Ĉu finfine aperis unu revuo en la lingvo Volapük ?
Ve, ne. Estas nur plia revuo en Esperanto...
Sed kial plia revuo en Esperanto ? Ĉar ĉi-tie, en Vola Püg', ni ne parolas
pri :
....sed pri multaj pli amuzaj aferoj.
Vola Püg' estas reta revuo, kies ĉefaj temoj estas : komiksoj, bildaĵoj kaj ĉiaj humuraĵoj !
Vola Püg' estas revuo ĉiutaga
ĉiusemajna ĉiumonata ĉiujara....nu, ĉiu-iama. Se vi volas esti informata pri apero
de ĉiu nova numero, vi povas ekaboni ĝin !
Kaj se la revuo plaĉas al vi, ne hezitu helpi nin reklami pri ĝi aldonante
nian reklamilon en vian personan hejmpaĝon.
Por legi eksterkonekte la gazeton, vi ankaŭ povas elŝuti la tutan numeron
(krom la pezegaĵoj, kiel ekz. la filmoj) je ZIP-formato klakante sur la jenan
bildeton
.
Vola Püg' celas arigi plej multe da esperantistoj desegnistaj, desegnemaj, desegnulaj, desegnantaj....kaj ĉefe humuremaj !
Do, se vi ŝatas ridi (sed ne ridigi), Vola Püg'
estas por vi : tuj al legado !
Kaj, se vi ŝatas ridigi (kaj eventuale ankaŭ ridi), Vola Püg' bezonas vin
!
Fakte, ĉiuj komiks- kaj/aŭ humur-emaj esperantistoj interesataj por partopreni al la redaktado de Vola Püg' estos bonvenaj. Por tio, sufiĉas sendi viajn kontibuaĵojn aŭ mesaĝon pri via intereso al redaktejo@volapug.net.
Kaj ĝuste pri la redakta teamo, jen kelkaj ekzempleroj da redaktantoj :
|
|
Kaj por ĉiuj aliaj komentoj, kritikoj, komplimentoj, rimarkoj, laŭdoj, insultoj, konsiloj kaj ĉiaj diraĵoj, ne hezitu skribi al ni !

N.B. : Kompreneble, ĉiu aŭtoro respondecas
pri siaj opinioj.